Montpellier – Esperanto en regiono Okcitanio

Ludoj kaj okupoj antaŭ 1960
Post la dua mondmilito nur ekzistis kelkaj ludiloj. En kamparo la infanoj ludis laŭ la eblecoj de la ĉirkaŭaĵoj, la vivmaniero de la kamparanoj kaj de la vilaĝanoj.

Ili konstruis siajn ludojn, kelkafoje kun la helpo de avo au de onklo laŭ la sezono.

Printempe ili faris fajfilojn per la branĉoj de fraksenoj aŭ de kaŝtanarbo. Ankaŭ per la tigoj de leontodoj ili muzikis okaze de la printempa festo.

Ili ludis per arkoj faritaj de branĉoj de avelarbo kaj fadenoj. Por la sago ili uzis la sekan tigon de urtiko.

Dum la plukado de ĉerizoj ili beligis siajn orelojn per dua ĉerizoj.

Somere ili serĉis grilojn kaj lokustojn kaj ili faris konkursojn. Surtere la griloj kuris kaj la lokustoj flugis al la celo. Ili kaptis majskarabojn kaj ili flugigis ilin ligitaj per fadeno. Ili kaptis papiliojn kaj ranidojn, kiujn ili metis en kuveto ĝis ili iĝos ranoj.

Ili faris pupetojn per papavoj, maizo kaj kaŝtanoj aŭtune.

En aŭgusto ili ludis restoracion: sur foliojn de avelarboj ili metis prunojn, perojn kaj la unuajn pomojn. Kiaj belaj pladoj por la invitontoj !

En fontoj, trinkkuvoj kaj riveretoj ili ludis kun lignaj ŝipetoj kaj muelilradetoj.

La aŭtuno estas riĉa por ludi: sub la kverkoj ili plukis glandojn por fari lignajn ŝuojn, kestojn kaj juvelojn, kiujn ili metis sur la oreloj. Per ŝeloj de pinoj el diversaj koloroj ili verkis pejzaĝojn. Ili plektis korbetojn el junkoj. Kiam ili trovis erinacojn ili promenigis ilin en kestrado.

Ili preparis Kristnaskon per juglandoj, pinoj kaj klementinoj. Ili eltiris la frukton kaj konservi la ŝelojn de la klementino. Enen ili metis malgrandajn kandelojn kaj dumnokte ili promenis.

Ekstere ili ludis kiel Tarzan en sia ĝangalo. La grandaj fratoj alligis la ŝnurojn al la branĉoj de la arbo super la roko. De la roko ili sin riskis je du metroj sur la grundon.

Por ludi per farmbestoj ili elektis grandajn kaj malgrandajn tegolerojn. Per stonetoj ili limigis la bestdomojn.

Por ludi kiel la tri musketeroj ili faris spadojn el lateroj kaj ŝnuretoj por batali inter si sen vundi unu la aliajn. Estis ludo.

Ili ludis globetojn. Sur grundo ili strekis planon kun vojoj, kruzvojoj, urbetoj. Laŭvice ili ĵetis globeton kaj tiu, kiu faris la unua la rondiron estis la gajnanto.

Danke al la avo ili iris sur stilzoj kaj ili postkuris unu la aliajn aŭ ili galopis kun ĉevalbastono. Ankoraŭ ili turludis.

Ĉar eksistas prahistoria groto, ili foriris al trezorĉasado. Ofte nenion ili trovis sed ili promenis tra la kamparo.

Kompreneble ili ludis per rulringo, per pilkoj. Ili ĵonglis per pinoj aŭ pilketoj. Ili saltis per ŝnuroj. Ili ludis marelon aŭ paradizludon.

Endome ĉevalludo, damludo, ŝakludo kaj kartludoj okupigis ilin. Kiel la instruisto ili instruis la pupetojn.

Ili ludis nek la Lego-briketojn nek video-ludojn. Ili ne havis televidilon.

Jen kelkaj ludoj laŭ la medio.

Geneviève kaj Marie-Blanche el Béziers.

Foto : Jeux d’enfants par Pieter Brueghel l’Ancien (1560). Huile sur bois exposée au Kunsthistorisches Museum, Vienne (Autriche)

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblaj dialogo kaj kunlaboro?
Sperto de la asocio “Animation Création Culture Origami”

Origami: universala papera konstrua ludo bazita sur geometrio, ne nur japana arto de faldado de papera kvadrato, sen tondilo nek gluo, sed ankaŭ “la tekniko de la XXI-a jarcento” kiun oni aplikas en sciencoj, teknikoj, pedagogio kaj arto-terapio; logika, preciza kaj simple lernata kaj instruata, ĝi kunigas homojn, faciligas komunikadon kaj alportas ĝojon.

Esperanto: laŭ ĝia strukturo estas konstrua ludo, ne nur universala lingvo, kiu plifaciligas internacian komunikadon, sed ankaŭ neŭtrala lingva platformo, kiu kreas rilaton de paco, egalecon kaj amikecon inter popoloj, kiu ankaŭ utilas kiel saltotabulo por lerni fremdajn lingvojn; logika, preciza, facile lernata kaj instruata, ĝi enhavas grandan pedagogian potencialon, alportas ĝojon kaj interkomprenon.

La ideo kunigi Esperanton kaj origamion jam aperis antaŭ la kreo de nia asocio. En 2012 dum SES kaj dum la Itala Kongreso en Mazara del Vallo kaj en 2013 dum la Itala Kongreso en Kastelaro, mi gvidis improvizitajn atelierojn de origamio. Ekde 2014, kun Alain Delmotte (dum la renkonto IF en Noordlingen 2013-14, la renkontiĝoj en Pluezeko 2014-15-16, la Itala Kongreso en Frascati 2016) ni faris serion de atelieroj de origamio enskribitaj en la programo de tiuj renkontoj.

En 2016, ni kreis la asocion “Animation Création Culture Origami” (ACCO) en Montpeliero por disvastigi la konojn pri origamio kaj Esperanto al granda publiko.

Ni ankaŭ partoprenis diversajn internaciajn renkontojn de origamistoj en Francio (MFPP, OORAA) kun atelieroj kaj prelegoj pri origamio en luda formo por pedagogio kaj arto-terapio, en kiuj ni montris la rolon de origamio kiel grava ilo por komuniki. Dum tiuj renkontoj, en kiuj oni ankaŭ uzas la anglan, ni rimarkis, ke oni ofte bezonas interpretistojn por traduki la informojn al francparolantoj aŭ al la fremduloj kaj ni provis, neformale, konsciigi pri Esperanto al la origamistoj por faciligi la internacian komunikadon.

Kial ne fari, ke Esperanto ne iĝu la laborlingvo de la origamistoj?

Origamio kaj Esperanto faciligas komunikadon; ambaŭ, laŭ ilia funkciado, ili similas al konstrua ludo; en ilia laboro la origamistoj kaj la esperantistoj baziĝas sur la samaj nocioj: logiko kaj precizeco, principo de “sufiĉo kaj neceso”, ekonomio de tempo kaj akiro de efika rezulto per iom da rimedoj kaj penoj. Pro tio la pensmanieroj de la esperantistoj kaj origamistoj, komunikemaj kaj kun malfermita menso, devus esti proksimaj. Pincitiro tio Esperanto iĝas bona kandidato kiel laborlingvo en la internaciaj renkontoj de origamistoj. Ŝajnas, ke la origamistoj, grandega publiko, tre varia laŭ aĝo kaj profesio, multnombraj en la mondo, estas pli sentemaj pri Esperanto.

Aliflanke, oni povas uzi origamio kiel rimedo por instigi homojn studi Esperanton. Nuntempe, en edukado, pli kaj pli ofte, oni uzas origamion en multaj kampoj: geometrio, lernado de fremda lingvo, plastiko, dezajno ktp.

Ni gvidis plurajn atelierojn kun infanoj por lerni la anglan kaj la rusan farante origamion. Ĝenerale, estas multaj avantaĝoj en la komuna laboro origamio-Esperanto, por enkonduki ilin en lernejo. Ĉar ili ne estas nur arto por origamio kaj lingvo por Esperanto, ilia valoro estas multe pli larĝa. Ili povas servi kiel bazo de kono por disvolvi ĉe la infanoj logikon, koncentriĝon, eblecon trovi efikajn solvojn, kapablecon komuniki en amika kaj ĝoja etoso kaj kun reciproka respekto. Origamio povas esti ponto por estonta profesio en pluraj kampoj, en kiuj oni uzas ĝin. Esperanto, kun ĝia granda homara potencialo, permesas eduki al toleremo, amikeco kaj respekto de aliaj popoloj kaj kulturoj kaj ĝi povas doni ŝlosilon por malkovri la mondon kaj vojaĝi al iun ajn landon. Aliflanke pro ĝia precizeco kaj logika rigoreco ĝi povas utili kiel datenportilo por tradukistoj.

Dum la lastaj kvar jaroj, ni faris multajn ekspoziciojn de origamio por granda publiko, por montri la belecon de origamio kiel arto, sed ankaŭ por malkovrigi ĝian grandan potencialon kiel scienco: ĝia apliko en sciencoj, teknikoj, inĝenierio, arkitekturo, dezajno, pedagogio kaj arto-terapio. Tiuj ekspozicioj havis grandan intereson kaj allogis multaj personoj, inkluzive de la amaskomunikiloj. Similajn ekspoziciojn ni faris en la diversaj esperantaj renkontiĝoj, en kiuj ni partoprenis.

Por altiri la intereson por Esperanto, en 2019 kun la Esperanto Grupo de Montpeliero (Centre Culturel Espéranto de Montpellier CCEM), ni proponis al la Maison des Relations Internationales (Domo de la Internaciaj Rilatoj) de Montpeliero organizi ekspozicion “Origamio kaj Esperanto”, kun prelegoj kaj atelieroj por larĝa spektantaro kaj atelieroj por fakuloj de diversaj profesioj. Ni planis inviti reprezentantojn de kulturaj asocioj el diversaj landoj, de asocioj de instruistoj de fremdaj lingvoj, de arto-terapiistoj kaj de aliaj grupoj de fakuloj por prezenti origamion kiel lingvo, kiu faciligas komunikadon, kaj Esperanton kiel internacia lingvo. Ni havis subtenon de la Urbodomo kaj planis fari ĝin en aprilo 2020, sed pro la pandemio la ekspozicio estas prokrastata al pli konvenaj tempoj.

Ne havante la eblon fari ĉeestajn atelierojn, ni decidis fari retajn atelierojn, kun infanoj dum la renkonto “Festa semajno por familioj kaj infanoj” en Greziljono, kie ni jam faris, kun la helpo de Anastasia Ermakova, ĉeestajn atelierojn de origamio kaj pupteatro la lastajn jarojn. Post la virtuala esperanta renkonto SES, dum kiu ni faris atelieron kaj prelegon, ni ricevis proponon de Ahmadreza Mamdoohi (de IREA – Irana Asocio de Esperanto) por fari atelieron de origamio per ZOOM. Ekde septembro 2020, regule dimanĉe vespere ni faras atelieron de origamio en Esperanto (informoj ĉe https://eventaservo.org/). Por tiuj atelieroj ni ankaŭ havas la helpon de Cicero Carlos Oliveira da Silva, esperantisto kaj origamisto el Brazilo, kun kiu ni konatiĝis en 2018 dum niaj ateliero kaj prelego dum UK en Lisbono. Ankaŭ li subtenas la ideon popularigi Esperanton pere de origamio.

Estas interese rimarki, ke en niaj atelieroj partoprenas ne nur esperantistoj, kiuj ŝatas origamion, sed ankaŭ origamistoj el diversaj landoj, kiuj ne konas Esperanton sed estas interesataj lerni ĝin, kaj ni faras ĉiufoje por ili malgrandan prezentadon de la gramatiko de Esperanto. Fine de januaro 2021, inter 20 partoprenantoj, 6 ne estis esperantistoj, sed laŭvice en la ateliero ili lernis nombri en Esperanto kaj kelkajn vortojn rilate al la temo de la ateliero. Ni kreis Telegram grupon “EsperOri”, en kiu ĉiu povas partopreni por origamumi kaj komuniki; oni povas vidi filmeton pri niaj agadoj faritan de María Luisa Soriano González (Marisol).

Se la sana situacio permesos, ni planas estontece organizi internaciajn rekontojn de esperantistoj kaj origamistoj kun ekspozicio, prelegoj kaj atelieroj de origamio kaj Esperanto kun interesa kultura programo por fruktodona komuna laboro, sed ankaŭ por komunikado en ĝoja kaj amika etoso.

Aliĝu !

Larysa Osadchuk, molekulara biologo kaj origamisto, arta estrino de ACCO, vicprezidentino de CCEM

Nouvelle édition du SFS, bulletin Languedoc-Roussillon
Après plusieurs mois sans nouveau numéro,  Sudfrancia Stelo (SFS), le bulletin de la fédération de Languedoc-Roussillon est de retour et nous permet de faire un point sur l’actualité des derniers mois dans notre région.

Le numéro est disponible sur simple demande à l’adresse contact@esperanto-montpellier.org.