federacions – L'esperanto en region Occitània

Kunsido de regionaj aktivuloj en Montpeliero
Cet article est seulement en espéranto.

La 21-an de septembro 2019 en la kafejo-restoracio Le Dôme en Montpellier de la 10h30 ĝis la 13-a horo, la grupo de Montpellier gastigis 4 reprezentantojn de la federacio de Midi-Pyrénées.

Ĉeestis Jean-Marie, Louis, Larysa, Alain, Jeannine, Florian, Martine, Monique, Serge, Nicole, Bernard, ĉiuj-ĉi el Montpeliero, kaj 4 geTuluzanoj : Marion, Ugo, Simone, Anne.

Ĉiu sin prezentis, ĉar por la unua fojo, la loka esperantogrupo de Montpeliero invitis Tuluzanojn. Fakte, tiu renkontiĝo estas sekvo de vojaĝo de 4 gemontpelieranoj al Tuluzo, la 15-an de marto 2019.

La grupo invitis la esperantistojn de Nîmes, Béziers, Perpignan kaj Lozère por ke ili partoprenu, malfeliĉe, neniu el tiuj grupoj povis veni. Fakte
okazis same pri la grupoj de la departementoj Tarn (Graulhet) kaj
Ariège (Aroust) kiam invititaj de la grupo de Tuluzo.

Malfeliĉe, ambaŭ esperantofederacioj (Languedoc-Roussillon kaj Midi-Pyrénées) havas preskaŭ neniun aktivaĵon. Sed tamen, en Midi-Pyrénées, la tuluza esperantogrupo ege aktivas.

La
celo de tiuj renkontiĝoj estas unue sciigi al la alia esperantogrupo
tion, kion oni faras, kie, kiel kaj kiam, kaj due, antaŭvidi
komunajn projektojn.

Resume, en Montpeliero :

Okazas monata kunveno, ĉiam dum iu sabato, en la ĉiesdomo l’Escoutaïre.

Ekzistas retpaĝaro, eĉ se ne estas multaj aktivecoj. Retejo : esperanto-montpellier.org

Prelego en UTT (Université du Tiers-Temps) en marto 2020, ĉambro Petrarque. Temo : historio kaj bazaj nocioj de Esperanto.

De septembro 2019, okazas ĉiusemajna duhora kunveno en Espace Martin Luther King : merkredo de la 18-a ĝis la 20-a horo. Temo : ligi origamion kaj esperanton per kurso kaj ateliero.

15-a de decembro : Esperantofesto. Kutime, ni invitas la esperantogrupon de Béziers aŭ ni iras al Béziers. Kutime ni ludas skeĉon, eldiras poezion, kantas kaj ludas.

Partopreno de la loka esperantogrupo en la festo de la ĉiesdomo l’Escoutaïre. (dum junio aŭ julio)

Partopreno en la festo de la mondaj kulturoj. (dum julio)

Organizi internacian kongreson pri origamio, pri esperanto por varbi pri ambaŭ.

Kontakti la Movadon por tutmonda paco.

Krei pli allogan flugfolion por informi la homojn.

Biblioteko kaj libroservo.

Resume, en Tuluzo :

Akceptado de 3 junaj volontuloj (Kadre de Civita servo, dosiero konstruita kaj antaŭe prezentita en prefektejo).  Ilia misio : konigi esperanton kaj disvolvi ĝian utiligadon. por junuloj de 18 ĝis 25 jaroj, kiu daŭras inter 6 kaj 10 monatoj. La junuloj laboras averaĝe 24 horojn semajne .

Tuja agendo :

28-a de septembro : « malkovra tago » pri esperanto en Tuluzo.

29-a : Eŭropa tago .

12/13 oktobro : semajnfina stâgo en Arieĝo, en Arrout

Novembro : Solidareca festivalo (nacia evento).

15-a de decembro : Esperantofesto.

Elsendo ene de la radio « Canal Sud », ĉiun lundon.

Retejo : toulouse.occeo.net

Libroservo.

SEMEO : semajno de esperanto kun ekspozicioj, vizitoj, koncertoj, prelegoj por montri Esperanton kiel vivan lingvon al la ekstera publiko

ERASMUS + projektoj. Unu jam finita pri instruado. Unu aktuala kiu ebligas la membrojn de EKC partopreni trejnadojn eksterlande. Unu alia partnera projekto pri trejnado de trejnistoj.

Projektoj eble komunaj :

Krom la projekto de komuna portalo, occeo.net kiu ankoraŭ bezonos laboron kaj ĉefe kontribuojn, aperis 2 eblaj komunaj projektoj :

Inviti la italan kantistinon Chiara Raggi, kies lasta disko nomiĝas « Blua Horizonto » ; en Tuluzo, ŝi povus koncerti okaze de SEMEO 2020. Estas propono por ke ŝi ankaŭ kantu en Montpellier, kaj eĉ en Béziers se eblas, por plimalaltigi la kostojn. Ŝi povas kanti sole aŭ kun grupo, tiukaze la koncerto evidente plimulte kostos. Tiun punkton la grupo de Montpellier pridiskutos dum sia venonta monata kunsido. Eurokka povos kunlabori.

Inviti junul(in)on por unumonata turneo minimume (ekzemple Klera, rusino kiu jam venis kaj bonege agis)  en suda Francio, precipe en regiono Okcitanio, sed ankaŭ en Marsejlo ekzemple. Ŝi/li irus de grupo al grupo por prelegi, gvidi esperantajn kursojn, paroligi homojn, kanti, viziti la vidindaĵojn, ktp. La plej taŭga periodo ŝajne estos ĉirkaŭ Junio. Pri tio la grupoj diskutos oktobre kaj novembre.

Ni fermis la kunvenon ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze. Kaj ni pretis tagmanĝi en la restoracio Le Dôme. Post tio, la getuluzanoj kaj kelkaj el Montpellier (Jean-Marie, Bernard kaj Florian) subpluve promenis en la urbo kaj vizitis la Muzeon Fabre.

Kunsido de regionaj aktivuloj dum SEMEO
Okazis la 16an de Marto, je 10h en la  kafejo la Topina, neformala  kunsido de aktivuloj de la granda nova regiono Okcitanio Pireneoj  Mediteraneo. Ĝin ĉeestis deko da homoj, 2 aktivuloj el Montpelhier 1, el  Beziers, 4 el Tuluzo, 1 el Arieĝo + 3 ĝis 5 observantoj. Laŭ volo de la  du federacioj , ni provos 2-foje jare tiel renkontiĝi, se eblas kune  kun esperanta vizito de la urbo, aŭ kadre de alia evento.

Unue ni faris utilan rondiron por diri kion faras la diversaj  asocioj/homoj, ĉeestantaj aŭ ne, kiel statas laŭ ni la movado en niaj  teritorioj. Ni parolis pri grupoj aŭ asocioj de Lozero,  Perpinjano, Nimo, Beziero, Montpeliero, Arieĝo, pri individuoj kiuj pli  malpli aktivas en Montauban, Rodez…
La diskutoj poste temis pri la jama komuna projekto  occeo.net. Marion kaj Florian, responsuloj pri tiu projekto, respondis  kelkajn demandojn.Ankoraŭ restas laboro por aktivigi la portalo, kaj  videbligi la netuluzajn eventojn. La mapo ne estas ĝisdatigita kaj  restas kelkaj cimoj. Ni devas nun trejni la aktivulojn por ke ili uzu  ĝin por publikigi artikolojn, eventojn…- Ĉu aliaj asocioj bezonas tutan subdomenon kiel Tuluzo aŭ ne? Por multaj, nur paĝo sufiĉas…- Nun homoj aliĝas el la tuta regiono por ricevi la  « krokodileton », kies enhavo koncernas ĉefe Tuluzo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, ĉu  krei alian novaĵleteron?Iomete ni tuŝis la temon de la intereso havi nur unu  federacion regionskale. Ĉu aperi regionskale videbligos Esperanton al la  okuloj de la ŝtato, faros ĝin pli forta? ĉu la regiono ne tro grandas?
Ni parolis pri nia komuna bezono de trejnado pri  komunikado kaj sociaj retoj. Spertuloj de TEJO planas veni en Tuluzon en la jaro. Ankaŭ ni parolis pri kiel utiligi regionskale la 3 tuluzajn volontulojn, Michael Boris proponis ideon de intenca tago kun fulmokurso + konigo la movadon  (helpe de volontuloj) post kampanjo en Facebook. Ni parolis pri ideo de distanca kurso regionskale por  ion proponi al la izolitaj homoj kiuj ne havas kurson proksime aŭ ne  povas sekvi ĝin (propono de Tuluzo). Ni fine parolis pri la eblo akcepti turneon de junaj esperantistoj dum kelkaj semajnoj (ekzemple de Klera antaŭ kelkaj jaroj). Ideoj ne mankis, sed nun necesas homfortoj por realigi ilin.

Venonta regionskala neformala kunsido okazos en  Montpellier en septembro aŭ oktobro. Se iu projekto interesas vin, ne maltrafu ĝin!

Foto @Sylvie : dum la manĝo post la kunsido