26a korusa staĝo en Pireneoj
Date :
02/03/2019 - 09/03/2019
Heure :
Toute la journée
Lieu :
Vilatge de vacanças
Kantemuloj…Muzikemuloj…Venontvintre venu en Arjeĵujon por tutan semajnon plurvoĉe kunkantadi…
De 2‐a ĝis 9‐a de marto 2019 en
26‐a (ja jame !) Staĝo de Tut‐P.E‐Ko (Tut‐Pirenea Esperanto‐Koruso) …sub gvido de Nederlandanino el la kant‐grupo « AKORDO » : Rineke HOENS korusestros divers‐nacian (ankaŭ divers‐nivelan) aron da (ne‐) E‐scipovantaj ge‐korusanoj
en divers‐epoka kaj divers‐stila E‐repertuaro (originala & tradukita).
Ni ĉiutage kantos 5 horojn kaj povos plie turismi, debati, ludi, lerni E-on… laŭplaĉe, ev. skii kaj krome pluraj partoprenontoj ankaŭ folk-muzikemaj alportos siajn instrumentojn por ev. ludi kun lokuloj : Gérard, Patrick, Alyson & aliaj.
Pliajn informojn bv. peti de JORGOS : tel-n° 33 / 0 468 605 417 aŭ ret‐adrese ĉe : tutpeko@aliceadsl.fr.