La federacio Espérantoccitanie

Kreita la 18an de novembro 2023 en Montpeliero, la federacio Espérantoccitanie daŭrigas la laboron de federacioj Esperanto Sudo-Pireneoj kaj Esperanto Langvedok-Rusijono en la teritorio de la administra regiono Okcitanio Pireneoj Mediteraneo.

La fédéracio “Esperantockcitanio” celas :

  • faciligi diskonigadon, instruadon kaj uzon de la internacia lingvo Esperanto;
  • Informi kaj konsciigi pri lingvaj rajtoj, lingvaj justeco kaj diverseco;
  • reprezenti, loke en la regiono, la esperanto-movadon ĉe publikaj institucioj aŭ privataj organizoj

Por atingi siajn celojn, la federacio kunoridgas kaj subtenas la aktivadon de personoj aŭ esperanto-asocioj en la regiono Okcitanio.

La membr-asocioj:
Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo.
Eurokka
Esperanto-Kultur-Centro de Montpeliero
Esperanto-Tarno
CEEA (Arieĝo)

La personoj kiuj estas membroj de tiuj asocioj aŭtomate estas membroj de la federacio. Ankaŭ eblos rekte aliĝi al la federacio.

Raporto de la krea ĝenerala kunsido (FR-2023)
Statutoj (FR-2023)