32-a Korusa Semajno de Tut-Pirenea Esperanto-Koruso.
Date :
22/02/2025 - 01/03/2025
Heure :
00:00 - 23:59
Dum tuta semajno ni kantos 5 horojn tage : de la 9-a ĝis la 12-a kaj de la 17-a ĝis la 19-a horoj kun koncerteto en vendredo post tagmezo ĉe loka maljunulejo kaj fin-staĝa koncerto en vespero por ĝenerala publiko.
Post la tag-manĝo ĉiu elektos ripozeblon aŭ eksterajn okupojn (sportetaĵoj, pied-ekskursoj, skiado…) aŭ kulturajn vizitojn de katarismaj kasteloj, muzeoj, grotoj, vidindaj farm-bienoj kun bizonoj, serpentoj, bambusoj ktp.
Vesperoj dediĉiĝos al surtablaj soci-ludoj kaj prelegoj proponotaj de partoprenontoj (pri siaj lando, fako, ŝatokupo…).
Ĝenerale partoprenas 15 ĝis 40 homoj, el kiuj 90 % da Gefrancoj (eksterlandanoj bonvenegas !), 90 % da E-parolantoj (por aliaj aldoniĝas E-kursoj… helpe de partituroj), 90 % da regulaj gekorusanoj (kio donas bonan bazon por certigi kvalitan laboron !), 90 % da gefideluloj (3 partoprenoj aŭ multe pli), 90 % da plenkreskuloj (ankaŭ infanoj bonvenas !).
Jam pli ol dek gekorusestroj venis (2 el BG, NL, DK, ES-Kat, 1 el BE, HR, CH…) kaj ni ŝatos kanti kun aliaj pliaj por plilarĝigi repertuaron !
Petu aliĝilon !