La federacio Espérantoccitanie

Kreita la 18an de novembro 2023 en Montpeliero, la federacio Espérantoccitanie daŭrigas la laboron de federacioj Esperanto Sudo-Pireneoj kaj Esperanto Langvedok-Rusijono en la teritorio de la administra regiono Okcitanio Pireneoj Mediteraneo.

Por kontakti la federacion : fede@occeo.net

La federacio “Esperantockcitanio” celas :

  • faciligi diskonigadon, instruadon kaj uzon de la internacia lingvo Esperanto;
  • Informi kaj konsciigi pri lingvaj rajtoj, lingvaj justeco kaj diverseco;
  • reprezenti, loke en la regiono, la esperanto-movadon ĉe publikaj institucioj aŭ privataj organizoj

Por atingi siajn celojn, la federacio kunoridgas kaj subtenas la aktivadon de personoj aŭ esperanto-asocioj en la regiono Okcitanio.

La membr-asocioj:
– Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo.
– Eurokka
– Esperanto-Kultur-Centro de Montpeliero
– Esperanto-Tarno
– CEEA (Arieĝo)

La personoj kiuj estas membroj de tiuj asocioj aŭtomate estas membroj de la federacio. Ankaŭ eblos rekte aliĝi al la federacio.

Raporto de la krea ĝenerala kunsido (FR-2023)
Statutoj (FR-2023)