Turneo de juna esperantisto en regiono Okcitanio

En junio 2020, la du okcitaniaj federacioj invitos junan esperantiston partopreni turneon de kelkaj semajnoj en diversaj urboj de la regiono Okcitanio, sude en Francio. La celo estas kaj aktive esperantumi kun la loka esperantistaro kaj helpi ĝin diskonigi Esperanton al la ekstera publiko dum specifaj publikaj eventoj.

La regiono

Urboj kaj kluboj vizitotaj Toulouse, Auterive, Saint-Girons, Montpellier, Béziers, Nîmes, Rodez, Foix, Graulhet, Tarbes, Mirepoix… La bela regiono Okcitanio vizitindas! (turisma retejo)

Profilo serĉata

  • Aĝas malpli ol 30.
  • Povas plene liberigi sian tempon kaj restadi en nia regiono almenaŭ 4 sinsekvajn semajnojn inter la 20a de Majo kaj la 10a de Julio 2020.
  • Havas bonan lingvonivelon (minimume B2-nivelon parole).
  • Havas bonan komunikkapablon, emas sociumi, paroligi la aliajn.

Kondiĉoj :

  • Ni pagos la vojaĝkoston de via urbo al Tuluzo.
  • Ni gastigos vin ĉe esperantistoj.
  • Ni pagos la manĝaĵon kaj la veturkostojn de unu esperanto-klubo al la alia.
  • Ni ne pagos kromajn elspezojn (memoraĵoj, objektoj, kromaj vizitoj ne kun esperantistoj, kromaj veturkostoj por personaj kialoj…)
  • Vi havos liberajn tagojn dum la restado por ripozi, sed devos adaptiĝi al la itinero kaj programo proponita de la gastigontaj asocioj

Kandidatiĝi

Sendu mesaĝon antaŭ la 1a de Aprilo al toulouse@occeo.net . En tiu mesaĝo, prezentu vin, vian esperanto-agadon, vian lingvo-nivelon kaj diru kial vi volas fari tiun turneon.

Por helpi financi tiun turneon ni partoprenos konkurson “Regiono Okcitanio malfermita al la mondo” (franca priskribo de nia projekto)