Manĝo-kunveno

La kurso estis iom speciala en Narbonne ĉi-merkredon, la 7-an de februaro. Ni invitis Cirilon kaj Roz’ kundividi manĝon. Paroli estis malfacila por komencantoj, sed kompreni estis sukcesa ekzerco por iuj. Ni devis aŭskulti kaj koncentriĝi! Ĉiuj povis taksi la progreson, kiun ili bezonas fari. Poste ni daŭrigis en la franca. Tamen ĉi tiu unua kontakto kondukos al aliaj. Kaj mi esperas al pli multe en la regiono antaŭ ol tiuj aventuristoj foriros sur siaj bicikloj en la bela vetero por daŭrigi sian trian mondvojaĝon.

http://www.horizonto.net/

Dankon al Roz’ kaj Cirilo, al Eric pro lia vizito, kaj al Olivier, Flor’, kaj Anne pro ilia partopreno.