Ludoj kaj okupoj antaŭ 1960

Post la dua mondmilito nur ekzistis kelkaj ludiloj. En kamparo la infanoj ludis laŭ la eblecoj de la ĉirkaŭaĵoj, la vivmaniero de la kamparanoj kaj de la vilaĝanoj.

Ili konstruis siajn ludojn, kelkafoje kun la helpo de avo au de onklo laŭ la sezono.

Printempe ili faris fajfilojn per la branĉoj de fraksenoj aŭ de kaŝtanarbo. Ankaŭ per la tigoj de leontodoj ili muzikis okaze de la printempa festo.

Ili ludis per arkoj faritaj de branĉoj de avelarbo kaj fadenoj. Por la sago ili uzis la sekan tigon de urtiko.

Dum la plukado de ĉerizoj ili beligis siajn orelojn per dua ĉerizoj.

Somere ili serĉis grilojn kaj lokustojn kaj ili faris konkursojn. Surtere la griloj kuris kaj la lokustoj flugis al la celo. Ili kaptis majskarabojn kaj ili flugigis ilin ligitaj per fadeno. Ili kaptis papiliojn kaj ranidojn, kiujn ili metis en kuveto ĝis ili iĝos ranoj.

Ili faris pupetojn per papavoj, maizo kaj kaŝtanoj aŭtune.

En aŭgusto ili ludis restoracion: sur foliojn de avelarboj ili metis prunojn, perojn kaj la unuajn pomojn. Kiaj belaj pladoj por la invitontoj !

En fontoj, trinkkuvoj kaj riveretoj ili ludis kun lignaj ŝipetoj kaj muelilradetoj.

La aŭtuno estas riĉa por ludi : sub la kverkoj ili plukis glandojn por fari lignajn ŝuojn, kestojn kaj juvelojn, kiujn ili metis sur la oreloj. Per ŝeloj de pinoj el diversaj koloroj ili verkis pejzaĝojn. Ili plektis korbetojn el junkoj. Kiam ili trovis erinacojn ili promenigis ilin en kestrado.

Ili preparis Kristnaskon per juglandoj, pinoj kaj klementinoj. Ili eltiris la frukton kaj konservi la ŝelojn de la klementino. Ene ili metis malgrandajn kandelojn kaj dumnokte ili promenis.

Ekstere ili ludis kiel Tarzan en sia ĝangalo. La grandaj fratoj alligis la ŝnurojn al la branĉoj de la arbo super la roko. De la roko ili sin riskis je du metroj sur la grundon.

Por ludi per farmbestojn ili elektis grandajn kaj malgrandajn tegolerojn. Per stonetoj ili limigis la bestdomojn.

Por ludi kiel la tri musketeroj ili faris spadojn el lateroj kaj ŝnuretoj por batali inter si sen vundi unu la aliajn. Estis ludo.

Ili ludis globetojn. Sur grundo ili strekis planon kun vojoj, kruzvojoj, urbetoj. Laŭvice ili ĵetis globeton kaj tiu, kiu faris la unua la rondiron estis la gajnanto.

Danke al la avo ili iris sur stilzoj kaj ili postkuris unu la aliajn aŭ ili galopis kun ĉevalbastono. Ankoraŭ ili turludis.

Ĉar eksistas prahistoria groto, ili foriris al trezorĉasado. Ofte nenion ili trovis sed ili promenis tra la kamparo.

Kompreneble ili ludis per rulringo, per pilkoj. Ili ĵonglis per pinoj aŭ pilketoj. Ili saltis per ŝnuroj. Ili ludis marelon aŭ paradizludon.

Endome ĉevalludo, damludo, ŝakludo kaj kartludoj okupigis ilin. Kiel la instruisto ili instruis la pupetojn.

Ili ludis nek la Lego-briketojn nek video-ludojn. Ili ne havis televidilon.

Jen kelkaj ludoj laŭ la medio.

Geneviève kaj Marie-Blanche el Béziers.

Foto : Jeux d’enfants par Pieter Brueghel l’Ancien (1560). Huile sur bois exposée au Kunsthistorisches Museum, Vienne (Autriche)