Bjalistoko: la ĉefurbo de Podlahio

De la 25-07 ĝis la 01-08-2009 okazis la 94a Universala Kongreso en la urbo, kie naskiĝis L.L. Zamenhof.
Per buso dank’al Jean Henin el Lozère ni veturis ĝis Pollando. Ni estis tri el Beziero kaj ni loĝis en hotelo je 1 kilometro de la universitato, kie okazis la kongreso.

Iam, amikino kaj mi veturis per buso al la urbocentro, kie loĝis la familio Zamenhof.
Tie ni promenis tra la stratoj ĝis la foirplaco Sienni. Tie la juna Ludoviko vidis, aŭskultis kaj ĉeestis la diskutojn kaj ankaŭ la disputojn inter la diversaj popoloj. Pro la miskompreno inter la homoj li pripensis pri komuna lingvo.

En la Centro Ludoviko Zamenhof, kie staris ekzpozicio, ni rememoris pri la vivo kaj la laboro de Dr. Zamenhof. Post tiu vizito, estis tagmeze do ni serĉis restoracion. Ni trovris krespejon kie sur la pordo estis skribita: ĉi-tie ni parolas Esperanton. Bonege!
Sidintaj al tablo, la kelnerino alportis la liston de manĝaĵoj, por ke ni elektu krespon.
Kia surprizo! La nomo de ĉiu krespo estis skribita en la pola kaj en Esperanto sed post la nomo ni legis la pezon kaj la kaloriojn. Estis dikaj krespoj!

Kiam la kelnerino revenis, ŝi konsilis al ni tre bongustan dikan krespon. Ni ne povus manĝi tiun krespegon. Ni diris al ŝi ke ni elektos pli malgrandan krespon kiu sufiĉos por ni. Kaj fine, tio vere sufiĉis.
Irante tra la stratoj,de Bjalistoko ni revis pri mondo, kie ĉie Esperanto estus parolata kaj skribita. Tiel, vojaĝoj estus pli agrablaj por ĉiuj. Ankoraŭ estus pli facile babili inter homoj.

Ĝis nun estas revo. Eble iam!

Artikolo de Geneviève GAUBERT