Esperanto Plus iĝis faka asocio de UEA

Esperanto Plus havas grandan plezuron dividi sian ĝojon, informante vin ke la 15an de aprilo 2021, la asocio iĝis Faka Asocio de UEA !

Jen ŝanco por pli bone koni tiun belan projekton kaj grandigi la grupojn de sindonemaj donantoj, kiuj konscias pri la valoro de tiu solidareco kun niaj esperantistaj amikoj el « emerĝantaj » landoj..

La projekto Esperanto Plus…

Pruvi la intereson de Esperanto en tiuj kolumnoj ŝajnas superflue….Lingvo kun internacia inklino, facile lernigebla kiu prezentas sin kiel helpanta lingvo por komuniki kun homoj en la la tuta mondo… Magie !

Parolata en pli ol 120 landoj en la mondo, ĝi oferas diversecon de nebanalaj rilatoj.

Plie, Esperanto rekte rilatigas nin kun eblaj geamikoj en malfortaj ekonomiaj landoj.

Tiel naskiĝis la asocio ESPERANTO PLUS.

La principo simplas : starigi grupojn de 15 homoj (en Eŭropo kaj en « disvolviĝintaj » landoj) kiuj engagiĝas por doni 10€ monate por subteni spertan esperantiston en elmergiĝantaj landoj.

Ĝis nun, la asocio intervenas en Togolando, Tanzanio, Kongolando kaj Malagasio.

La aktivuloj subtenataj en Afriko

Ĉiu povas investi sin, ĉu esperantoparolanto aŭ ne, sed konsentante kun la filozofio de lingvo kiu estas multe pli ol…lingvo.

Pli da informoj en nia blogo aŭ sekvu nin en facebook

… faka asocio de UEA

Eble ne ĉiuj scias ke ene de UEA ekzistas diversaj komisionoj kaj inter ili Faka Esperanto estas specialigita esperanta asocio, starigita por homoj de koncerna mondkoncepto, profesio, ŝatokupo, ktp… Estas ĉirkau 60 fakaj asocioj.

En aŭgusto 2020, UEA jam premiis Esperanto Plus en sia listo de elstaraj agantoj por la lingvo. La novaĵo pri tiu nova agnosko, aldoni Esperanto Plus al la listo de siaj fakaj asocioj alvenis la 15an de Aprilo 2021.

Tiu sukceso konkretiĝis fine de multaj interŝanĝoj, dokumentoj, mesaĝoj, dosieroj, duboj, interparoladoj, silentoj, voĉdonoj kaj ni devas aparte danki la ĝeneralan sekretarion de UEA Aleks Kader, kiu dediĉis multe da racia tempo al la afero kaj trafe prezentis ĝin.

Ni ja esperas ke tiu nova fenestro sur la mondon sukcesos allogi novajn subtenantojn, por kompletigi la ekzistantajn grupojn, kaj krei novajn. Por tion fari ni bezonas ĉiujn kompetentojn viajn por disvastigi la informojn, komuniki kun niaj afrikaj amikoj por vigligi nian nun « Fakan Asocion » !

Jarkunsido de Esperanto plus en 2015

Ni ja kalkulas pri vi por ke ni agrable paŝadu sur la samaj vojoj, sed ĉefe, ĉefe dankegas vin pro via fido, via valora apogo!

Ni antaŭvidas ĝeneralan kunvenon fine de junio esperante ke ĉi foje ni povos sidi kune kaj paroladi pri nia estonteco!

ĝis tre baldaŭ!

EVELYNE