Historio pri baleno

Jam de longe la « balanaenoptera physalus », aŭ ordinaraj rokvaloj, iras kaj venas tra la maro Mediteraneo kaj de tempo al tempo balenoj grundas sur la marbordo. Vidita de la maro, la monto Saint-Clair, kiu superas la urbon Sète, similas balenon. Ĝis 1928 oni skribis la urban nomon Cette, kiu devenas de la latina balena nomo Cetus, same kiel la hispana urbo Ceuta sur la marokia teritorio. Do la emblemo de la urbo estas baleno. Ankaŭ iu entrepreno de mara salo elektis tiun beston sur siaj salskatoloj.


Dum la 20-a jarcento, knabo ekinteresiĝis pri balenoj, kiam li malkovris unuan oston de tiu besto. Li poste studis geologion kaj bestaron de sia regiono. En 1989, du balenoj grundis sur la strando de lia urbo Port-la-Nouvelle, tiu viro, tiam plenkreskulo kaj vitisto, decidis ekhavi tiun beston. Li sukcesis kun nur tri helpantoj dispecigi ĝin kaj transporti ĝiajn ostojn per traktoro kaj ĝia postveturilo. Li metis la ostaron en marŝeton por purigi ilin dum tri monatoj. Poste, li restarigis la skeleton de tiu plenkreska baleno (20 metrojn longa kaj 40 tonojn peza) en sia vinkelo.
Tio estas rimarkinda laboro de metiisto, kiu bonege konas la anatomion kiel sciencisto. Nun, tiu aŭtodidakto estas spertulo por la regiono Langvedoko.

Nuntempe oni povas viziti lian kelon kaj admiri la belan balenan skeleton, kaj ankaŭ aliajn skeletojn (makrocefalo, birdoj kaj mamiferoj) kaj originalan vinpremilon de la 19a jarcento.

Artikolo de Geneviève GAUBERT


Vi povas aĉeti botelojn da ruĝa aŭ rozkolora vino kun la desegno kaj la historio de la baleno ĉe Patricia kaj Jean-Louis Fabre, Domaine des Jugnes, route de la Palme en Port la Nouvelle (11210). Tel : 04 68 48 00 39.