Kunsido de regionaj aktivuloj dum SEMEO

Okazis la 16an de Marto, je 10h en la  kafejo la Topina, neformala kunsido de aktivuloj de la granda nova regiono Okcitanio Pireneoj Mediteraneo. Ĝin ĉeestis deko da homoj, 2 aktivuloj el Montpelhier 1, el Beziers, 4 el Tuluzo, 1 el Arieĝo + 3 ĝis 5 observantoj. Laŭ volo de la du federacioj , ni provos 2-foje jare tiel renkontiĝi, se eblas kune kun esperanta vizito de la urbo, aŭ kadre de alia evento.

Unue ni faris utilan rondiron por diri kion faras la diversaj asocioj/homoj, ĉeestantaj aŭ ne, kiel statas laŭ ni la movado en niaj teritorioj. Ni parolis pri grupoj aŭ asocioj de Lozero, Perpinjano, Nimo, Beziero, Montpeliero, Arieĝo, pri individuoj kiuj pli malpli aktivas en Montauban, Rodez…
La diskutoj poste temis pri la jama komuna projekto occeo.net. Marion kaj Florian, responsuloj pri tiu projekto, respondis kelkajn demandojn.Ankoraŭ restas laboro por aktivigi la portalo, kaj videbligi la netuluzajn eventojn. La mapo ne estas ĝisdatigita kaj restas kelkaj cimoj. Ni devas nun trejni la aktivulojn por ke ili uzu ĝin por publikigi artikolojn, eventojn…- Ĉu aliaj asocioj bezonas tutan subdomenon kiel Tuluzo aŭ ne? Por multaj, nur paĝo sufiĉas…- Nun homoj aliĝas el la tuta regiono por ricevi la “krokodileton”, kies enhavo koncernas ĉefe Tuluzo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, ĉu krei alian novaĵleteron?Iomete ni tuŝis la temon de la intereso havi nur unu federacion regionskale. Ĉu aperi regionskale videbligos Esperanton al la okuloj de la ŝtato, faros ĝin pli forta? ĉu la regiono ne tro grandas?
Ni parolis pri nia komuna bezono de trejnado pri komunikado kaj sociaj retoj. Spertuloj de TEJO planas veni en Tuluzon en la jaro. Ankaŭ ni parolis pri kiel utiligi regionskale la 3 tuluzajn volontulojn, Michael Boris proponis ideon de intenca tago kun fulmokurso + konigo la movadon (helpe de volontuloj) post kampanjo en Facebook. Ni parolis pri ideo de distanca kurso regionskale por ion proponi al la izolitaj homoj kiuj ne havas kurson proksime aŭ ne povas sekvi ĝin (propono de Tuluzo). Ni fine parolis pri la eblo akcepti turneon de junaj esperantistoj dum kelkaj semajnoj (ekzemple de Klera antaŭ kelkaj jaroj). Ideoj ne mankis, sed nun necesas homfortoj por realigi ilin.

Venonta regionskala neformala kunsido okazos en Montpellier en septembro aŭ oktobro. Se iu projekto interesas vin, ne maltrafu ĝin!

Foto @Sylvie : dum la manĝo post la kunsido