Kunsido de regionaj aktivuloj en Montpeliero

La 21-an de septembro 2019 en la kafejo-restoracio Le Dôme en Montpellier de la 10h30 ĝis la 13-a horo, la grupo de Montpellier gastigis 4 reprezentantojn de la federacio de Midi-Pyrénées.

Ĉeestis Jean-Marie, Louis, Larysa, Alain, Jeannine, Florian, Martine, Monique, Serge, Nicole, Bernard, ĉiuj-ĉi el Montpeliero, kaj 4 geTuluzanoj : Marion, Ugo, Simone, Anne.

Ĉiu sin prezentis, ĉar por la unua fojo, la loka esperantogrupo de Montpeliero invitis Tuluzanojn. Fakte, tiu renkontiĝo estas sekvo de vojaĝo de 4 gemontpelieranoj al Tuluzo, la 15-an de marto 2019.

La grupo invitis la esperantistojn de Nîmes, Béziers, Perpignan kaj Lozère por ke ili partoprenu, malfeliĉe, neniu el tiuj grupoj povis veni. Fakte okazis same pri la grupoj de la departementoj Tarn (Graulhet) kaj Ariège (Aroust) kiam invititaj de la grupo de Tuluzo.

Malfeliĉe, ambaŭ esperantofederacioj (Languedoc-Roussillon kaj Midi-Pyrénées) havas preskaŭ neniun aktivaĵon. Sed tamen, en Midi-Pyrénées, la tuluza esperantogrupo ege aktivas.

La celo de tiuj renkontiĝoj estas unue sciigi al la alia esperantogrupo tion, kion oni faras, kie, kiel kaj kiam, kaj due, antaŭvidi komunajn projektojn.

Resume, en Montpeliero :

  1. Okazas monata kunveno, ĉiam dum iu sabato, en la ĉiesdomo l’Escoutaïre.
  2. Ekzistas retpaĝaro, eĉ se ne estas multaj aktivecoj. Retejo : esperanto-montpellier.org
  3. Prelego en UTT (Université du Tiers-Temps) en marto 2020, ĉambro Petrarque. Temo : historio kaj bazaj nocioj de Esperanto.
  4. De septembro 2019, okazas ĉiusemajna duhora kunveno en Espace Martin Luther King : merkredo de la 18-a ĝis la 20-a horo. Temo : ligi origamion kaj esperanton per kurso kaj ateliero.
  5. 15-a de decembro : Esperantofesto. Kutime, ni invitas la esperantogrupon de Béziers aŭ ni iras al Béziers. Kutime ni ludas skeĉon, eldiras poezion, kantas kaj ludas.
  6. Partopreno de la loka esperantogrupo en la festo de la ĉiesdomo l’Escoutaïre. (dum junio aŭ julio)
  7. Partopreno en la festo de la mondaj kulturoj. (dum julio)
  8. Organizi internacian kongreson pri origamio, pri esperanto por varbi pri ambaŭ.
  9. Kontakti la Movadon por tutmonda paco.
  10. Krei pli allogan flugfolion por informi la homojn.
  11. Biblioteko kaj libroservo.

Resume, en Tuluzo :

  1. Akceptado de 3 junaj volontuloj (Kadre de Civita servo, dosiero konstruita kaj antaŭe prezentita en prefektejo). Ilia misio : konigi esperanton kaj disvolvi ĝian utiligadon. por junuloj de 18 ĝis 25 jaroj, kiu daŭras inter 6 kaj 10 monatoj. La junuloj laboras averaĝe 24 horojn semajne .
  2. Tuja agendo :
    • 28-a de septembro : « malkovra tago » pri esperanto en Tuluzo.
    • 29-a : Eŭropa tago .
    • 12/13 oktobro : semajnfina stâgo en Arieĝo, en Arrout
    • Novembro : Solidareca festivalo (nacia evento).
    • 15-a de decembro : Esperantofesto.
  3. Elsendo ene de la radio « Canal Sud », ĉiun lundon.
  4. Retejo : toulouse.occeo.net
  5. Libroservo.
  6. SEMEO : semajno de esperanto kun ekspozicioj, vizitoj, koncertoj, prelegoj por montri Esperanton kiel vivan lingvon al la ekstera publiko
  7. ERASMUS + projektoj. Unu jam finita pri instruado. Unu aktuala kiu ebligas la membrojn de EKC partopreni trejnadojn eksterlande. Unu alia partnera projekto pri trejnado de trejnistoj.

Projektoj eble komunaj :

Krom la projekto de komuna portalo, occeo.net kiu ankoraŭ bezonos laboron kaj ĉefe kontribuojn, aperis 2 eblaj komunaj projektoj :

  • Inviti la italan kantistinon Chiara Raggi, kies lasta disko nomiĝas « Blua Horizonto » ; en Tuluzo, ŝi povus koncerti okaze de SEMEO 2020. Estas propono por ke ŝi ankaŭ kantu en Montpellier, kaj eĉ en Béziers se eblas, por plimalaltigi la kostojn. Ŝi povas kanti sole aŭ kun grupo, tiukaze la koncerto evidente plimulte kostos. Tiun punkton la grupo de Montpellier pridiskutos dum sia venonta monata kunsido. Eurokka povos kunlabori.
  • Inviti junul(in)on por unumonata turneo minimume (ekzemple Klera, rusino kiu jam venis kaj bonege agis) en suda Francio, precipe en regiono Okcitanio, sed ankaŭ en Marsejlo ekzemple. Ŝi/li irus de grupo al grupo por prelegi, gvidi esperantajn kursojn, paroligi homojn, kanti, viziti la vidindaĵojn, ktp. La plej taŭga periodo ŝajne estos ĉirkaŭ Junio. Pri tio la grupoj diskutos oktobre kaj novembre.

Ni fermis la kunvenon ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze. Kaj ni pretis tagmanĝi en la restoracio Le Dôme. Post tio, la getuluzanoj kaj kelkaj el Montpellier (Jean-Marie, Bernard kaj Florian) subpluve promenis en la urbo kaj vizitis la Muzeon Fabre.