Iu nekutima, aparta fablo laŭ la stilo de Jean de La Fontaine: KAŜLUDO

Cet article est seulement en espéranto.

Frenezo decidis inviti ĉiujn siajn geamikojn por trinki kafon en sia hejmo. Ĉiuj invititoj jese respondis kaj venis.

Post la kafo, Frenezo proponas la jenon :

– Ĉu oni kaŝludas?

– Kaŝludo? Kio estas tio? demandas Scivolemo.

– Kaŝludo estas tre agrabla ludo kiun mi tuj prezentos al vi: mi kalkulas ĝis 100, kaj dume vi kaŝas vin. Kiam mi finis la kalkuladon, mi serĉas vin kaj la unua kiun mi trovas, estos tiu kiu siavice kalkulos.

Ĉiuj konsentis, krom Timo kaj Mallaboremo.

– Unu, du, tri… ekkalkulas Frenezo.

Tuj sin kaŝis Servopreto, kompreneble la unua, kie ajn. Timido, timema kiel ĉiam, sin kaŝis enen de arbtufo.

Ĝojo kuris al la centro de la ĝardeno. Malgajo ekploris, ĉar ĝi ne trovis taŭgan lokon por sin kaŝi.

Deziro akompanis Triumfon kaj sin kaŝis apud ĝin malantaŭ rokon.

Frenezo daŭre kalkuladis dum ĝiaj geamikoj sin kaŝis. Aŭdante ke Frenezo jam diris « 99 », Malespero multe bedaŭris.

– 100! kriis Frenezo, mi tuj ekserĉos vin.

La unue trovita estis Scivolemo ĉar ĝi ne sukcesis sin reteni eliri el sia kaŝejo por vidi tiun kiu estos la unua malkovrita. Flanke rigardante, Frenezo vidis Dubon super ĉirkaŭbarilo, ĉar tiu lasta ne sciis kiun flankon elekti por esti pli bone kaŝita. Sinsekve Frenezo malkovris Ĝojon, Malgajon, Timidon.

Iom poste, ĉiuj kunvenis kaj Frenezo demandis : – Sed kie estas Amo? Neniu ĝin vidis.

Frenezo ekserĉis ĝin: super monto, en la riveroj, malantaŭ la rokoj, ĉie… sed ne trovis Amon.

Tamen, Frenezo daurigis sian serĉadon kaj vidis rozarbeton, prenis ligneron, ekserĉis inter la branĉoj kaj subite aŭdis krion ; kriis Amo ĉar dorno krevigis okulon ĝian.

Frenezo tute ne sciis kion fari, senkulpigis, pardonpetis kaj eĉ promesis al Amo, ĉiam sekvi ĝin.

Amo konsentas pardoni Frenezon. Hodiaŭ Amo blindas kaj Frenezo ĉiam akompanas Amon.


Ĉu ne kortuŝa historio ? (eble iom pli ol historio, ĉu ne ?)

Louis Ensuque