La lago de Sarrans (departemento Aveyron) kaj ĝia strangaĵo, vee preskaŭ ĉiam nevidebla

Bildo de Père Igor, sub licenco CC-BY-SA

Cet article est seulement en espéranto.

En 1934, nome de la hidroelektra progreso, pluraj vilaĝoj disigataj en trideko de kilometroj, estas subakvigitaj por konstrui sur la rivero la Truyère la baraĵon de Sarrans, (la plej proksima vilaĝo) kaj la lagon kiu kuniras.

Printempe de 2014, por kontroli la staton de la baraĵo, EDF (Elektro de Francio, tio estas ĉefa franca entrepreno pri produktado kaj distribuado de elektro) zorgis pri la malplenigo de la lago. Dum somero kaj kun permeso de EDF, miloj da scivolemuloj venis por vidi …. por kion vidi ? Nu la vegetaĵaron aŭ pli ĝuste la neekziston de vegetaĵaro, sed ankaŭ kaj precipe por vidi …ponton. Jes ja ponto kaj plie ponto kiu restadis en akvo de post 80 jaroj, ĉu tio vere meritas tian valorigadon kaj tutan alineon!! Nu vi bonvolu legi tuj malsupre la klarigantan teksteton kaj poste vi mem taksos !

Jes, kia ponto ! La gotika ponto de Treboul (tiu vilaĝo malaperis, nun subakvigita, kaj restas neniu domo) datiĝanta de la XIV-a jarcento kaj konstruita de la Angloj, estis impostponto ĝis 1740. La vizitintoj de la somero 2014 rajtis senpage transpasi ĝin. Ĝi ankoraŭ staras !

Feliĉe ĉar ĝi estas unu el la maloftegaj laboraĵoj, klasifikataj kiel historiaj monumentoj (ĝi estis tia en 1927), kiuj estas tiom malofte videblaj. La unuan fojon de post la konstruado de la baraĵo, la lago estis komplete malplenigita. EDF asertas ke ĝi de nove malfermos la kluzpordetojn kiuj ebligas malplenigi tiun lagon post 40 jaroj ! Necesas 4 monatoj pli malpli por denove plenigi la lagon.

Pri la preskaŭ sama temo, ni atentigas la leganton ke ekzistas en Langvedoko-Rusiljono 3 grandaj artefaritaj lagoj : la lago de Naussac apud Langogne en la departemento Lozere, la lago de Villefort, vilaĝo de la departemento Lozere, sed situanta tuj norde de la departemento Gard kaj la lago de la Salagou (rivereto apud Clermont l’Herault kaj Lodeve en la departemento Herault) . Ĉiu malaperigis almenaŭ unu vilaĝon. Tamen la lago de la Salagou enabismigis nur la tombejon de la vilaĝo Celle. La lagon de la Salagou neniam oni komplete malplenigis(os) pro tre simpla kialo : necesus 4 jaroj por de nove ĝin plenigi. Sed per modernaj teknikoj, la kontroloj de la baraĵoj nun fariĝas danke al robotoj kaj skafandristoj.


Louis Ensuque