Tri aŭgustaj babilmanĝoj

Unua aŭgusta babilmanĝo

Vere ne eblis maltrafi la okazon rapide organizi babilmanĝon, sciante ke Krzysztof el Pollando fulmotondre vizitis nin.

Nia amiko profitis la okazon flugi kun liaj du filinoj kaj amikino por denove sperti la etoson de La Maraude somere. Ni kalkulis kunkune, kaj ŝprucis la vero : ni renkontiĝis antaŭ 23 jaroj !!!!

La paro, Agnieszka kaj Krzrysztof pere de Pasporta Servo vizitis nin tiam kaj nia amikeco nur fortiĝadis laŭ la jaroj, la komunaj spertoj. Nun, ili konfidas al ni iliajn filinojn por ferii kaj partopreni la ĉiutagan vivon apud la infanoj.

Ni do renkontiĝis kun la tieaj geamikoj la sesan de aŭgusto por vespera babilmanĝo. Dolĉa etoso, babilado, memoroj de pola Nomad’kurso por iuj….. ne mankis temoj por diskuti senfine.

Restis inter ni la junulinoj, kaj rapide forflugis la patro….

Dua aŭgusta babilmanĝo

Ni pli kaj pli foren vojaĝis kun la ĉeesto de nia amiko Adjevi el Togolando. Ha! Ni miris aŭskultante lin rakonti pri siaj multnombraj spertoj. Unue li atingis Hispanion por partopreni la ILEI-kongreson, (renkontiĝo de esperantaj instruistoj) en Madrido. Poste li tuj atingis Lisbonon por partopreni la UK-on kaj fine revenis Hispanien por la IJK en Badajoz. Dum la tri kunvenoj, krom informojn pri la afrikaj agadoj, li prezentis Esperanto Plus kaj ja esperas ke liaj vortoj fruktodonos….

Sed ne estis finita lia rondo, li enbusiĝis en Madrido ĝis Tuluzo por viziti Sunkompanianojn kaj siajn geamikojn. Ni do babilmanĝis la 18an de aŭgusto, atenteme aŭskultante la rakontojn de nia amiko. Li nun revenis hejmen, certe elĉerpita sed riĉigita de buntaj renkontiĝoj.

Tria aŭgusta renkontiĝo

8380 km…jes, ni povas aserti ke Lala estas kuraĝa virino, ĉar Malagasio (aŭ Madagaskaro) ne apudas. Sed ĉiu jare, ŝi neniam rezignas viziti nian vilaĝeton Arrout kun ŝia itala amiko Karlo.

Ili partoprenis la italan nacian kongreson kiu, ĉi jare okazis en San Marino, kie staras la fama akademio de Esperanto. Ni do invitis niajn geamikojn por festi la trian babilmanĝon de la monato, kaj la 31an de aŭgusto, ni aŭskultis Lala kiu prezentis la interesajn prelegojn de la kongreso. Amri Wandel, israela astrofizikisto revigis la aŭskultantaron priskribante la planedojn, Ursula kaj Gisuppe vigle prezentis siajn spertojn en Bona Espero, bieno en Brazilo kiun ili kreis…antaŭ longe! por akcepti malriĉajn infanojn kaj instrui esperanton.

Kaj tio, kio vere impresis Lala estis la prezento de Luca Desiata, novbakita esperantisto, ĉar li lernis la lingvon nur antaŭ unu jaro, kaj jam fondis gazeton : «Semajno de enigmoj».

Ĉiuj kontentis pri la diverstemaj diskutoj, kaj adiaŭis Lala: ĝis la venonta jaro!!!!